Entry tags:
«Somewhere Someplace» de Nemo Omniaque
* La verko estas skribita en la angla, tamen de tempo al tempo ĝi uzas latinon. Aŭ pli precize latinidan planlingvon.
La verko estas malrapida kaj bona samtempe. Ĝi unuavice parolas pri konfuzita heroino kaj ŝiaj pensoj, kaj lertaj kaj mallertaj agoj de ŝi; tamen aliaj aferoj ankaŭ okazas en la mondo. Strangaj, danĝeraj, homaj kaj malhomaj.
Mi supozas, ke laŭlitere la verko estas [isekaj], tamen sufiĉe malsimilas al tio, kion oni kutime atendas pro tio. Kaj tio bonas.
https://www.royalroad.com/fiction/80247/somewhere-someplace.