tennoseremel: (Default)
tennoseremel ([personal profile] tennoseremel) wrote2025-05-22 06:01 pm

Subtekstoj por seriero 12 de Simuno

La dekdua seriero estas kreita. Krom mi mem neniu redaktis ĝin, kaj mi jam ne povas vidi erarojn, do legu singarde 🤭 En la fino de la seriero estas interparolo inter Neviril’ kaj Aeru’, kiun mi ne memoris. La plua paŝo sur dorna vojo de amo. Interese!