2024-Sep-22, Sunday

Tradukado

2024-Sep-22, Sunday 18:07
tennoseremel: (Default)

Iam mia tradukado de subtekstoj rapidiĝos. Eble… 😅 Fojfoje mi komprenas, tamen ne povas diri tion per iu ajn lingvo el tiuj, kiujn mi ankaŭ regas 🤷 Do mi pensas aŭ ne pensas, kaj nur morgaŭ mia cerbo diras: Jes, mi nun scias! Amuze ☕

Kvar sonĝoj

2024-Sep-22, Sunday 18:33
tennoseremel: (Default)

Du noktojn antaŭe mi sonĝis pri unu el miaj koramikoj. Ŝi estis en tri el kvar sonĝoj, kiujn mi tiam vidis. Ĉu mi jam diris, ke mi ŝatas dormi? Jes, mi diris 😴