Antikvaj tekstoj

2026-Feb-18, Wednesday 16:43
tennoseremel: (Default)

Kiam koramiko estos preta eklerni Esperanton, ĝi surhavos verdan kalsoneton. Tamen tio estas nur proksimuma traduko de antikvaj tekstoj…

Gardistoj

2026-Feb-13, Friday 05:38
tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis, ke Infero kaj Ĉielo estas korporacioj. Mi kaj virino M. estis gardistoj de dektrijaraĝa filino de la ĉefo de Infero. Diference de M., mi ne havis iujn superpovojn, do mi ne scias, kial mi ankaŭ estis gardisto, tamen ili certe parolis kun mi kiel kun iu konata.

Stranguloj, kiuj verŝajne estas malamikoj, ekaperis. Ni devis kaŝe eskapi el alta konstruaĵo, kiu estis bazo de Infero. Tre alta. Altega! Feliĉe ĝi havis sekretajn liftojn, unu el kiuj ni uzis. Ni amike interparolis dum preskaŭ la tuta malsupriĝo. Ĉu la filino ne sciis pri la danĝero? Eble.

Kiam ni finfine malsupriĝis, amuzis min, ke la malaltaj etaĝoj enhavis nur vendejojn. Ni eliris el la bazo senbatale kaj rapide forveturis. Kio okazis en la bazo post tio? Kien ni veturis? Ĉu ĉiu okazas laŭ la plano? Ĉu la filino estas la sola infano de la ĉefo? Rigardu en aliaj sonĝoj! Eble.

Alia sonĝo

2026-Feb-10, Tuesday 20:14
tennoseremel: (Default)

En antaŭnelonga sonĝo mi, Inanno kaj alia virino marvojaĝis. Estis du kajutoj por tri homoj. Kial ni bezonis du? Mi ne scias, ĉar unu certe sufiĉus…

Iriso ne ĉeestis en la sonĝo, tamen ŝi estis menciita!

tennoseremel: (Default)

Когда начинаешь переключать тёмную и светлую темы в системе, начинают раздражать сайты, которые не подстраиваются автоматически, а всегда требуют переключения вручную.

Bion Tansaki

2026-Feb-05, Thursday 18:25
tennoseremel: (Default)

У нас есть черепашка‐ниндзя дома, испанская: https://www.twitch.tv/biontansakivt 🐢

«Siluo»

2026-Feb-05, Thursday 18:22
tennoseremel: (Default)

Nekompreneble, ke ekzistas eta siluo, sed ne la granda!

rRootage

2026-Feb-05, Thursday 18:21
tennoseremel: (Default)

Ŝajnas, ke rRootage estas la sola pafŝtorma bitludo, kiu plaĉas al mi 😸

Malvarmeco

2026-Feb-03, Tuesday 04:39
tennoseremel: (Default)

Tro malvarme. Mi iros en vendejon poste, kiam estos iom pli varme. Eble printempe 🤭

tennoseremel: (Default)

Слушаю новости на испанском. Ничего не понятно, потому что мой уровень пока не позволяет, так что содержание неважно. Главное — привыкнуть к речи. Хотя некоторые слова я узнаю.

Заодно, надеюсь, что хоть это замотивирует меня дальше изучать язык через какое‐то время. Хитрый метод создания мотивации :)

Majuskligo

2026-Jan-28, Wednesday 19:36
tennoseremel: (Default)

KDE majuskligas unuan literon de ĉiu vorto en menuoj. Fi!

Iriso

2026-Jan-27, Tuesday 20:31
tennoseremel: (Default)

Antaŭ nelonge mi denove sonĝis pri la knabino, kun kiu mi sidis ĉe la sama tablo en la lernejo. Lastfoje mi vidis ŝin antaŭ dek kvin aŭ dudek jaroj, kiam mi reiris al la oficejo post tagmanĝo.

Mi ne scias, ĉu tio estas komenco de nova sonĝa serio, tamen mi jam sonĝis trifoje, do mi eble bezonas kaŝnomon por ŝi. Hm… Mi nomos ŝin Iriso. Sonas bele!

Brakumoj

2026-Jan-10, Saturday 19:15
tennoseremel: (Default)

Mi bezonas multe da brakumadoj. Unu homo ne povas doni tiom multe sufiĉe ofte 😸

Голос

2026-Jan-10, Saturday 12:09
tennoseremel: (Default)

В сегодняшнем сне у меня был Голос. Это было интересно 🐱☕

Desegnado

2026-Jan-07, Wednesday 09:51
tennoseremel: (Default)

Ekde la tempo, kiam mi komencis labori hejme, mi ne desegnis ian ajn simbolon. Mi ĉiam faris tion en kafejo aŭ restoracio dum atendado, tamen mi, kompreneble, plu ne vizitas ilin! Aŭ ne vizitas ofte. Tio certe ŝparas monon, tamen… 🤷

Piper TTS

2026-Jan-03, Saturday 08:55
tennoseremel: (Default)

piper-tts звучит от «приемлемо» до «хорошо». Вот бы он ещё эсперанто умел, вообще бы шикарно было.

La 1‐a de januaro

2025-Dec-31, Wednesday 13:28
tennoseremel: (Default)

La 1‐a de januaro estu la tago de novaj amikoj 🐱☕

tennoseremel: (Майя Эньефи)

Пока у вас там Новый год, у нас до него ещё пахать и пахать 🤭

ЖЖ

2025-Dec-31, Wednesday 12:33
tennoseremel: (Default)

Там, говорят, ЖЖ сэппуку решил сделать 🤣

tennoseremel: (Default)

Kiel mi jam skribis antaŭe, iufoje mi vidas sonĝojn, en kiuj mi multfoje vestiĝas, ĉar la vestoj malaperas tuj post la fino de la ago. Hodiaŭ mi rimarkis, ke en sonĝoj mi neniam senvestiĝas. Eĉ se mi sonĝas pri seksumo, la vestoj simple ne estas, kiam situacio tion postulas. Strange!

2025-Dec-15, Monday 02:27
tennoseremel: (Default)

Malmultaj pensas pri tio, tamen la plej popularaj dioj en Rusujo verŝajne estas la grekaj 🐱☕