tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi vidis interesan sonĝon, sed mi ne povas skribi pri ĝi, ĉar mi jam rakontis ĝin al Ninlilo. Ne plaĉas al ŝi, se mi rakontas al ŝi ion, kion mi rakontas al aliaj 🤭

Alia sonĝo

2025-Feb-22, Saturday 19:21
tennoseremel: (Default)

Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis sonĝon. De unu flanko mi «vekiĝis» en ĝi kun virino. Nu, poste venis la aliaj, kiuj ne ŝatis tion, sed tio ne gravas kaj ankaŭ estis iom amuza. De la alia flanko la sonĝo havis monstrojn, kiuj similis al malvivuloj, sed ne estis. Du grupoj batalis kontraŭ la monstroj, sed ankaŭ insultis unu la alian. Feliĉe, la grupoj trovis decidon. Mi preferus pli da unua parto 🤭

Alia sonĝo

2025-Jan-06, Monday 09:08
tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi spektis fantastan sudamerikan filmoserion pri infanoj. Aŭ eble pri gejunuloj, mi ne certas. La ĉefrolulo estis filino de homoj, kiuj iumaniere rilatis al feoj. Tiuj homoj, laŭkutime, nuntempe mankis, do la avo zorgis pri ŝi… 🤔

Aliso Seleznovo

2024-Dec-17, Tuesday 13:25
tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi unuafoje sonĝis pri Aliso Seleznovo. Amuze! Lastfoje mi legis pri ŝi en 2019. Ĉiuokaze, mi ne kontraŭus daŭrigon 🤭

tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi estis en Grand‐Britujo kun mia avinjo. Nek mi, nek ŝi iam estis tie 😅 Kaj mi ne pensis pri Grand‐Britujo hieraŭ. Ĉiuokaze, ni ial promenis en ĝardeno de la reĝino, kiu ankaŭ ĉeestis 🤔

Alia sonĝo

2024-Dec-02, Monday 19:07
tennoseremel: (Default)

De tempo al tempo, sed malofte, mi sonĝas pri la universitato. Antaŭnelonge tio denove okazis. Tiuj sonĝoj preskaŭ ĉiam estas nebonaj. En ili mi neniam sonĝas pri tio, kio vere okazis, sed mi supozas, ke studado en ejo kun multe da homoj vere ne bone funkcias por mi, jes 🤷

Kvar sonĝoj

2024-Sep-22, Sunday 18:33
tennoseremel: (Default)

Du noktojn antaŭe mi sonĝis pri unu el miaj koramikoj. Ŝi estis en tri el kvar sonĝoj, kiujn mi tiam vidis. Ĉu mi jam diris, ke mi ŝatas dormi? Jes, mi diris 😴

Sonĝo pri Japanujo

2024-Aug-03, Saturday 10:42
tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi veturis tra Japanujo per aŭtobuso. Realmonde mi neniam vizitis ĝin, tamen tio neniam haltigis cerbon antaŭe 🤭

tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis tre strangan kaj nekutiman sonĝon, ĉar ĝi rakontis pri lernejo de sana homo, kiel oni diras.

Do komence mi troviĝis hejme kun mia koramiko, kiun mi eĉ ne konis en tiuj tempoj en reala mondo. Neatendite bluhara junulino frapetas fenestron, ĉe kiu mi sidis. Ni bonanime konversaciis, ŝi eĉ kunportis bonegan varman teon… Ĉio por memorigi min, ke mi havas grandan laboron en ĉi tiu lasta lernojaro. Do jes, ni estis samklasanoj en ĉi tiu sonĝo. Mi ankaŭ sciis, ke ŝi ankaŭ laboras kiel virtualulo. En reala mondo virtualuloj ankoraŭ ne ekzistis, kiam mi studis en lernejo… Ĉiuokaze bluhara junulino similis al Hoŝimaĉi Suisej' (japane: 星街すいせい)… 😅

Kelkaj aliaj homoj aperis kaj mi klarigis, kial mi ĉiam ne faras ion ajn pri tiu laboro ĝis finaj tagoj: mi simple tro multe studas kaj forgesas, vere. Do tio ankaŭ signifas, ke mi faris tion multfoje! Kion? Mi parolas bonvenigon antaŭ koncerto kaj ion antaŭ partoj de ĝi. Esti centro de atento eĉ ne plaĉas al mi en reala mondo 😅

Mi eĉ ne sciis, pri kio mi devas prepari paroladon… Ĉiuokaze ni venis en lernejon, kie mi eksciis, ke mi ankaŭ kantis angle en fino de pasintjara koncerto. Mi ne scipovas kanti! 😅

Ŝajnas, ke en ĉi tiu sonĝo ĉio tio plaĉis al mi. Iom da aliaj eventoj okazis, tamen plej grava temo de sonĝo estis vera amikeco inter homoj, kiun mi ne povas priskribi, ĉar mi volas dormi… 😅 Ĉiuokaze sonĝo estis tre nekutima, ĉar kutime miaj sonĝoj pri lernejo estas malagrablaj. Nia klaso en reala mondo estis nek malbona, nek sufiĉe amikeca 🤷

Jupa sonĝo

2024-Jun-27, Thursday 11:18
tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi troviĝis en virtuala mondo de bitludo kaj mi volis ekscii, ĉu neludebla rolulo, kiun kontrolis artefarita intelekto, estas bildigita sub jupo… Kaj respondo estas jes 🤭

Iom pli da flugado

2024-Jan-31, Wednesday 14:58
tennoseremel: (Default)

Do mi denove sonĝis pri flugado, tamen ĉi-foje mi sonĝis, ke me ludis virtualrealan bitludon, en kiu mi ja flugis. Kaj tie mi flugis pli libere, ol kiam mi simple flugas en sonĝoj. Amuze!

2024-Jan-15, Monday 11:20
tennoseremel: (Default)

En la hodiaŭa sonĝo knabino opiniis min anĝelo, ĉar mi povis flugi iomete… 🐱‍😄

Sonĝoj pri lernejo

2024-Jan-04, Thursday 09:12
tennoseremel: (Default)

Mi denove sonĝis pri lernejo. Estis la lasta tago de lernado kaj mi penis trovi la finajn notojn de lernofakoj. Ankaŭ mi serĉis parton de mono, kiu subite malaperis. Mi bezonas malŝalti tiujn sonĝojn.

2023-Sep-25, Monday 07:06
tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis, ke mi vekiĝis, ĉar sonĝo venis tro frue…

tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ en sonĝo ni batalis kontraŭ fantomoj, kiuj aspektis kiel pentraĵoj kaj povis eniĝi en homojn, kiuj rigardas ilin. Estis multe da flamo…

2023-Jul-05, Wednesday 06:14
tennoseremel: (Default)

En hodiaŭa sonĝo mi provis trovi bonan/veran estantecon, tamen ne sukcesis. Do mi reskribis realon de la sonĝo, kaj tio funkciis 🙂

2023-May-26, Friday 05:51
tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ mi sonĝis, ke min vizitis spiritoj de amikoj, parencoj, simple homoj, kiujn mi konis kaj konas. Ĉiuokaze, la sonĝo estis bonanima 🐱‍☕

2022-Dec-31, Saturday 09:09
tennoseremel: (Pram)

Hodiaŭ mi sonĝis pri restoracia krimula asocio. Tre stranga afero [blob cat: derpy]

Nova sonĝo

2022-Dec-16, Friday 12:54
tennoseremel: (Jin/Nu-13 - 2)

Universitata aŭ lerneja medio. Alilandaj studantoj venis interŝanĝi spertojn: komputilan, spadan, ktp. Reale mi ne scipovas batali per spadoj, tamen en la sonĝo mi povis. Tio estis amuze :)

Poste mi kun alilanda junulino, kiu estis pli juna, ol mi, vizitis foiron. Ŝi aĉetis iujn aĵojn tie, kaj mi komentis, ke ordinare ili kostas malpli, ol nun. Ŝi respondis, ke ŝi aĉetas ne aĵojn, sed rememorojn. Kaj post tio ni sidis ie, proksime unu al la alia, kaj ripozis. Mi diris, ke tio aspektas kiel amrendevuo. Ŝi konsentis, do mi kisis ŝin. Kaj tuj poste la katido miaŭis, do mi vekiĝis… %)

2022-Oct-24, Monday 06:12
tennoseremel: (Homura)

En hodiaŭa sonĝo grupo de «aventuristoj» plenumis taskon de dio kaj revenis al ĝi. La dio decidis, ke ili faris ĉion sufiĉe bone, do volis danki ilin. Unu el la grupo deziris renkonti virinon, kiu estus tia kaj tia (mi ne memoras precize), kaj ŝi aperis, tamen… ŝi aĝas nur dek jarojn 🤷 La homo ekspiris, sed ne koleris. La deziro eble ne estis saĝa, tamen la homo akceptis respondecon por siaj vortoj. Ĉiuokaze la grupo pligrandiĝis kaj nun havas alian taskon…