tennoseremel: (Jin/Nu-13 - 2)
[personal profile] tennoseremel
Legi mallongan historion

Ĝi trovis ilin en ĝardena kiosko, trans la muro de pluvego. Granda varma litkovrilo envolvis ilin. Ŝi trinkis varman teon kaj elspiris spiraĵon rekte en lian vizaĝon. En tiu momento li unuafoje eksentis la nekonatecon, malgraŭ ke ili ĉiam estis kune. Nekonatecon allogan kaj fortigan, tamen eble danĝeran. Li scivolis…

Ŝi forkondukos lin el la kutima mondo en la sekretan. Li neniam povos eskapi, ĉar li ne volos. Kaj ŝi mem ne povos eskapi, ĉar ŝi neniam volis.

Se vi bezonas permesilon, vi ankaŭ povas uzi ĉi tiun tekston sub CC0 1.0 Ĝenerala: plena teksto (angle), resumo (esperante).

Legi en AO3