Senfina somero (rezultoj)
2025-Sep-16, Tuesday 10:33Mi skribas la pensojn senprokraste. Dume sen modifaĵoj de la ludo.
Enhavas malkaŝaĵojn pri preskaŭ ĉio
- Simono, alia Simono, ena Simono, Supersimono. Komprenite (^ ^)'
- Ofte Simono mem estas sia propra malica Buratino. Nenio antaŭsignas ion malbonan, tamen li nepre faras malbonagon kaj atingas malbonan finon.
- Laŭ mia opinio, en «ordinaraj» vojoj (de Leno, Aliso, Uljano) ne sufiĉas mistiko kaj enigmeco. La malbona fino de la vojo de Leno kompensias tion per ŝoka enhavo, sed, entute, ĉi tiuj vojoj estas iom pli ordinarvivaj, ol mi volus. Komence, kompreneble, oni devas enigi ludanton en la mondon, tamen en la dua parto oni povus aldoni iom da demandoj, por ke ludanto ne perdu intereson.
- Trovi la vojon de Uljano estas ekzercado en obstineco. Kiel oni povus diveni, ke oni devas viziti la scenejon? Neniel.
- La temo de freneza Aleĉjo ne estas malkaŝita.
- Ĉu malvivuloj en la vojo de Mikuo ekzistis «reale» aŭ?.. La vojo estas sovaĝa, tamen mi ne povas ĉikani ĝin, ĉar ĝi certe estis neatendita (^ ^)'
- La temo de aperata urbo en la vojo de Junjo ankaŭ ne estas malkaŝita. Fakte, ĝi nur forpelis ilin sur la vojon, kaj tie ili jam estis antaŭe sen ĝia helpo. Ŝajnas, ke el tio oni povus naski ankaŭ ion alian.
- Kiel fartas la menso de Leno en la harema fino? Ŝi klare aludas tion, ke iujn informojn de alia aŭ aliaj Simonoj ŝi elbatis. Kaj antaŭe, kiam Junjo aperas, ni ekscias, ke Leno havas tranĉilon, kvankam ĝi (ŝajne) ne estas videbla sur la bildo. Tio okazis en la kampadejo, tamen…
- La harema fino ne havas Junjon. Tio estas fiasko.
- Ĉu seksumo kun Junjo estas memmasturbo? Zeŭso ankaŭ naskis virinon el la kapo, sed kutime ne havis problemojn kun virinoj. Nur kun edzino.
Kiu diris «Leno»?😆 - Ĉu la fino de la vojo de Junjo signifas, ke Simono estas dormanto, kiu ekkonsciis, ke li dormas (ĉu vekiĝis?); aŭ ĉu li simple freneziĝis?
- Kial ne ekzistas vojo de la robota virino?