tennoseremel: (Default)
[personal profile] tennoseremel

Mi ne scias, kiam tio ekis, tamen de tempo al tempo anglalingva interreto sentiĝas sufoka: kontrolema kaj pasive agresema. Ne diru, ne faru, ne pensu. Kion ni diras estas vero, kion vi diras estas nur malbona opinio. Kaj mi parolas ne pri la ideo, ke homoj devas esti homoj unu al la alia, ĉar ĝi certe estas bona.

Dek kvin jarojn antaŭe mi ne sentis tion. Ĉu mi simple iĝas malpli juna? Eble! Tamen mi ne sentas tion en alilingvaj partoj de interreto. Eble mi simple legas tro multe da afiŝoj de homoj, pri kiuj mi scias nenion, do ekster kunteksto ili sonas iom strange. Aŭ eble anglalingva interreto vere ŝanĝiĝis 🤷