tennoseremel: (Default)
[personal profile] tennoseremel

Mi atendas la kvaran ĉapitron de reta libro «Junulinoj de la Falo», kiun mi komencis legi antaŭ nelonge. La aŭtoro komencis publikigi ĝin nur du semajnojn antaŭe. La libro estas skribita en la angla, kaj parolas pri magiaj knabinoj, kiuj gardas homojn de malutopia Anglujo per la forto de sonĝdioj.

Oktavio, la ĉefheroino, malŝatas magiajn knabinojn, ĉar ŝiaj gepatroj mortis dum ilia batalo. Feliĉe Oktavio havas bonan amikinon. Eble intiman. Aŭ eble ŝi nur volas, ke ŝi estu… Ĉiuokaze nekonata magia knabino atakis la alian, kaj Oktavio staris tro proksime… Kio okazos, kiam policistoj komencos pridemandi ŝin? Kaj post tio?

La aŭtoro publikigas po tri ĉapitroj en monato. Paciencon…