2023-May-11, Thursday 10:11
tennoseremel: (Jin)

Mi provas venki la sesan nivelon de leviĝo en Slay the spire per la fervestulo…

2022-May-07, Saturday 08:56
tennoseremel: (Default)

Mi pensas, ke mi bezonas esperantan version de Godvil'. Ial [blob cat: derpy] Aŭ eble ion similan. Hm…

2021-Dec-28, Tuesday 20:46
tennoseremel: (Jin)

Vespere mi ludis ludon [Dead cells]. Ĝi denove entiras min 🐱‍📦

2021-Nov-17, Wednesday 07:50
tennoseremel: (Valvatorez)

Mi uzas anglajn nomojn por pokemonoj, sed japanajn nomojn por homoj. Verŝajne pro tio, ke mi ludis anglajn ludojn, tamen spektis animeojn en la japana lingvo 🤔

2021-Nov-05, Friday 05:13
tennoseremel: (Croix)

Mi vekiĝis frue kaj aldonis alian ĉambron en la ludon. Mi devis dormi… Ĉiuokaze, unue mi aldonos ĉambrojn kaj poste — pli da enhavo. Verŝajne.

2021-Nov-01, Monday 14:45
tennoseremel: (Jin)

Mi ĵus komencis, sed mi jam bezonas pli, ol unu dosiero, en ĉi tiu estonta ludo, se mi volas kompreni tion, kion mi faras [blob cat: derpy]

2021-Jun-12, Saturday 10:35
tennoseremel: (Jin/Nu-13 - 1)

Hm, do «BlazBlue» estas Arda Bluo esperante 🤔

2021-Mar-23, Tuesday 05:21
tennoseremel: (Croix)

Mi subtitolis alian filmeton de Evildea. En ĝi li parolas pri sia (tridimensia) videoludo, kiu estonte devas helpi vin lerni lingvojn. Tio memorigas min pri iuj tekstaj videoludoj, kreataj per Instead, en kiuj vi ankaŭ devas tajpi tion, kion vi faras [owo]

[Malfermi en Jutubo]

2021-Feb-15, Monday 17:32
tennoseremel: (Jin)

Ĝenerale mi ludas videoludojn per klavaro. Iufoje tio surprizas aliajn ludantojn [gutkato hihias]

2021-Jan-11, Monday 19:58
tennoseremel: (Jin)

Mi ne ludis videoludon «Surviving Mars» (Resti viva sur Marso) dum kelkaj monatoj. Hieraŭ vespere mi startigis ĝin, do mi kuŝiĝis dormi post la dua horo nokte… 🤪

La Fervestulo

2020-Apr-12, Sunday 13:09
tennoseremel: (Laharl - female)

Multiplikado de forto estas surprize efika strategio por venki Koruptan koron per la Fervestulo, precipe se vi havas plibonigitajn Pezajn glavojn. Panaceo+ kaj Flama baro+ ankaŭ estis utilaj 🐱‍☕

Turo de tempo

2020-Mar-13, Friday 18:57
tennoseremel: (Jin)

Mi finis ludi videoludon «Turo de tempo» (Tower of time). Ĝi estis mezbona pro tro da monotonaj bataloj, tro da senutilaj aŭ sensencaj aĵoj kaj rektlinia truhava historio. Tamen se ĝi daŭris malpli da tempo, verŝajne, mi pli ŝatus ĝin.

2020-Feb-28, Friday 23:57
tennoseremel: (Jin)

Mi ankoraŭ ne kapablas venki la veran finalan ĉefon de «Slay the Spire» 🤪

tennoseremel: (Jin)

Hodiaŭ mi ludas videoludon, kiu nomiĝas «Iriso kaj la Giganto» (Iris and the Giant). Bedaŭrinde ĝi ne havas Esperantan tradukon.

https://www.gog.com/game/iris_and_the_giant_deckbuilding_roguelike

[скриншот]

2019-Oct-25, Friday 11:50
tennoseremel: (Croix)

Vendredo venis, laboro malrapidiĝas Verŝajne mi ekludos ian novan videoludon hodiaŭ. Tamen mi ankaŭ volis subtitoli unu Esperantan filmeton… 🤔