tennoseremel: (Default)

Hodiaŭ estas la tago de nigra kafo, ĉar mi fortrinkis lakton hieraŭ kaj pigras hodiaŭ 🤭 Tamen mi havas mielon!

2022-Aug-28, Sunday 17:40
tennoseremel: (Pram)

Mi volas, ke vi aĉetu bastonforman torteton kaj manĝu ĝin kun kafo aŭ teo. Se vi faros tion, vi estos feliĉa. Verŝajne 🐱‍☕

2022-Aug-16, Tuesday 07:09
tennoseremel: (Default)

Daŭran matenon al ĉiuj, kiuj bezonas ĝin! Ĉi tie daŭras la tria tago de senkafa semajno, kiu ankaŭ nomiĝas tesemajno. Kial? Senkiale [blob cat: derpy]

2021-Nov-26, Friday 10:03
tennoseremel: (Croix)

Unuaj provoj montras, ke la kafmuelilo funkcias bone 🐱‍👑‍☕

Hm, kion signifus la vorto «kafemulilo»? Ĉu kafmaŝinon aŭ kafmuelilon? [blob cat: derpy] Oni ne bezonas ĝuste kafmaŝinon 🤔

2021-Nov-20, Saturday 10:17
tennoseremel: (Croix)

Bona malfrua mateno kun kafo kaj bastonpano kun ŝinko 🐱‍👑‍☕

2021-Oct-15, Friday 16:22
tennoseremel: (Croix)

Mi ne certas, ke la vorto ekzistas, sed ramentempo venas ĉiuokaze 🍜

2021-Oct-05, Tuesday 11:37
tennoseremel: (Croix)

Hodiaŭ mi havas blinojn kun… Hm, vortaro diras, ke la vorto estas «acidkremo» [blob cat: derpy]

2021-Aug-26, Thursday 09:23
tennoseremel: (Fuka - surprised)

Mi ĵus manĝis torteton, kiu aspektas kiel terpomo, sed ne estis terpomo [blob cat: derpy]

2021-Aug-05, Thursday 11:03
tennoseremel: (Croix)

Mi ĵus gratvundetis mian fingron per bakita pano %)

tennoseremel: (Croix)

Nun ni, kaj ni signifas mi, sed duoble, denove havas karotan torton kun pekano. Almenaŭ tion diras la etikedo [owo]

2021-Jan-09, Saturday 19:05
tennoseremel: (Croix)

Mi ne scias tion, kion mi volas hodiaŭ, do mi faras nenion. Stranga tempo. Verŝajne pli da ĉokolado helpos 🤔

tennoseremel: (Croix)

Nu, mi aĉetis sufiĉe da bombonoj, ĉokoladaĵoj kaj lakto por travivi Novan jaron. Travivi la feston, ne jaron mem [blob: derpy]

2020-Dec-18, Friday 10:24
tennoseremel: (Croix)

Mi ĵus muelis kafon en pistujo, ĉar mi erare aĉetis grajnojn [blob: derpy]

2020-Dec-04, Friday 16:00
tennoseremel: (Croix)

Hodiaŭ en la temaro: kafo kun vafloj kaj densigita lakto 🐱‍☕

En aliaj aferoj mi ankoraŭ bezonas telepation kaj teleporton [blob: derpy]

Malrapida mateno

2020-Sep-13, Sunday 07:50
tennoseremel: (Croix)

Malrapida mateno. Mi volas blinojn, tamen mi ankoraŭ ne vekiĝis plene por kuiri ilin… [gutkato en skatolo]

Ĥarĉo

2020-Sep-11, Friday 17:00
tennoseremel: (Croix)

Hodiaŭ mi manĝis ĥarĉon unuafoje en mia vivo 😋

2020-Jun-05, Friday 08:31
tennoseremel: (Croix)

Pli da manĝaĵoj, kaj ankoraŭ pli da manĝaĵoj… Haltigi aĉetadon estas malfacila afero 😄

2020-May-16, Saturday 21:28
tennoseremel: (Croix)

Mi pensas, ke mi devas kuiri fiŝsupon ĉiusabate [gutkato hihias]