Hieraŭ pluvis preskaŭ tuttage. Vintro 🤷
La unua tago de kalendara vintro. La temperaturo estas −1 °C. Nekutime.
Mi ne memoras, kion mi volis afiŝi hieraŭ. Espereble tio ne estis io grava aŭ interesa 😅
Ĉiuokaze neĝo tamen ne degelis. Vintro oficiale venis!
Hieraŭa neĝo ankoraŭ ne degelis, tamen temperaturo atingis nulon…
Neĝis hieraŭ, neĝis hodiaŭ, tamen ĉio rapide degelis. Vintro proksimiĝas ☕
Mi komencis traduki subtekstojn por kvina seriero, tamen ĉi tiu semajno estas tro varmega por pensado… 😅
Venis somero. Mi denove povas aŭdi kriojn de gejunuloj ekstere, ĉar mi ne povas tutfermi fenestrojn pro varmego 🤷 Nu, kriado ne estas tro malbona afero, tamen mi preferus silenton.
Ni denove havas neĝon ekstere. Eble ĝi ne degelos ĉi-foje.