Violo el antikva librejo, 1 el ? — Preludo
2021-Jan-02, Saturday 22:07![[personal profile]](https://www.dreamwidth.org/img/silk/identity/user.png)
Violo herede ricevas librejon, kaj nekonata virino vizitas ŝin kaj proponas helpon, tamen estas nuanco en ĉi tiu propono.
En ejo kun multe da libroj tiktakas antikva horloĝo. Neniu alia sono ekzistas ĉi tie nun.
Bela nigrahara virino en hejmvestoj sidas ĉe la granda tablo. Ŝi pensas pri sia avinjo, kiu restigis ĉi tiun librejon al ŝi. La virino vidis la avinjon nur kelkfoje infanece, kaj ŝi neniam antaŭe vizitis ĉi tiun lokon. Ŝi principe ne ŝatas viziti ajnajn lokojn, sed ŝi ŝatas librojn, do ŝi troviĝas ĉi tie nun.
Sur la tablo kuŝas libro, kies ruĝa kovrilo aspektas malnova. La libro nomiĝas «Alvokoj kaj demonoj de…». La fino de la titolo estas skrapita kaj nelegebla nun. Fingroj de la virino delikate tuŝas la libron, kiu amuzas ŝin. Efektive la librokovrilo aspektas malnova, sed la paĝoj estas tre blankaj, kaj ili havas aromon de nova libro. Verŝajne la virino ŝatus viziti sian avinjon. Nu, estas tro malfrue por tio.
Estas unu eta problemo: ĉi tiu librejo havas ŝuldojn, kaj la virino ne havas monon por tuj elpagi ilin. Tamen ŝi povus vendi la domon, kaj rezulte havi etan profiton.
Sonorileto subite sonoras, kaj nekonata virino eniras en la librejon kaj iras al la tablo. Ŝi estas vestita per nigra jako, nigra pantalono kaj nigraj ŝuoj, sed ŝiaj mallongaj flamruĝaj haroj akre kontrastas tion.
— Bonan vesperon, sinjorino. Ĉu avinjo Likoriso estas hejme?
— Nu, ŝi mortis lastsemajne, do… — la nepino ne daŭras.
— Komprenite. Mi nomiĝas Aleksandrases' Akra Aŭroro. Mi estis aĉetanto en ĉi tiu librejo, kaj de tempo al tempo mi kaj via avinjo ŝatis interparoli pri amuzaj historioj. Do ĉu vi estas la nova mastro de la librejo, sinjorino?
— Jes, sed mi ne scias kiom da tempo tio daŭros pro ŝuldoj. Verŝajne mi vendas la domon kaj fermas la librejon, — honeste respondas la nepino.
— Hm. Mi povus helpi vin pri ĉi tiu problemo. Ĉu vi volas kontrakti kun mi?
— Pri kia kontrakto vi diras?
— Evidente pri la demona kontrakto, sinjorino, — la gastino ridetis unuafoje, — ĉar mi estas unuaklasa demono, kaj mi povas donaci dumvivan fortunon al vi.
Dum la sekva minuto la virinoj rigardas unu la alian silente. Poste la nepo diras:
— Ne, mi ne kredas je demonoj.
— Kaj vi ne devas. Unu momenton, — Aleksandrases' malfermas ŝian nigran valizeton, elprenos formularon, kaj komencas plenigi ĝin. Baldaŭ ŝi komencas paroli denove. — Bonvolu rigardi tion, sinjorino.
— «Plenumanto devontigas sin donaci monon por elpagi la ŝuldoj (vidu malsupre) kaj dumvivan fortunon al la kliento», — legas la nepo. — Dirlididi, «la kliento devontigas sin donaci eternan ekskluzivan nerevokeblan netransdoneblan rajton pri ĝia animo».
— Bonegaj kondiĉoj, se mi povas diri, — aldonas Aleksandrases', rigardante rekte al la brunaj okuloj de la nepo.
— Neplenumeblaj kaj nevalidaj, tamen vi devos pagi monon al mi, — respondas la nepo. — Suspektinde. Kial vi volas fari tion?
— Demonoj ŝatas animojn, — Aleksandrases' nur ĉarme ridetas — Precipe animoj de belaj virinoj.
— Tamen demonoj kaj animoj ne ekzistas, do vi ricevos nenion, — trankvile respondas la nepo.
— Do vi havas nenion por timi, ĉu ne?
— Nu, mi supozas, — diras la nepo gajete. — Se vi volis helpi min, vi povus simple diri tion.
— Ĝuste tion mi diris, — respondas Aleksandrases', kaj donas globkrajonon al la nepo. — Skribu vian nomon tie, kaj subskribu la kontrakton, se vi konsentas.
Stulta okazo, sed la plej amuza ekde tiam, kiam avinjo Likoriso mortis.
— Estas plezuro havi aferon kun vi, sinjorino… — Aleksandrases' rigardas al la kontrakto, — Violo Blum. Dum sekvaj dudek kvar horoj vi ricevos viajn donacojn. Unu momenton, — la gastino denove malfermis ŝian valizeton, elprenis nigran skatoleton kaj metis ĝin sur la tablon. — Prenu tion. Tio estas la signo, ke vi kontraktis min. Do, ĝis morgaŭ, sinjorino, — Aleksandrases' turnas sin posten kaj senhaste eliras el la librejo.
Violo nur skuas la kapon. Avinjo havis amuzajn aĉetantojn, kiuj ŝatas ŝerci. Ĉiuokaze se Aleksand-ion helpos, Violo povos loĝi en ĉi tiu duetaĝa domo. Kaj verŝajne ŝi bezonos aŭtomatan polvosuĉilon, kaj, kompreneble, planon por repagi la monon. Verŝajne unue devas katalogi ĉiujn librojn. Ŝi pensos pri tio morgaŭ.
«Kion ŝi volis», — subite pensas Violo, — «se ŝi ne sciis pri la morto?.. Atendu! La skatoleto.»
Violo rigardas al la skatoleto, kiu aspektas tre simpla. Poste ŝi malfermas ĝin kaj vidas, ke ene de ĝi estas nur flamruĝa ringo. Kaj kion tio signifas?
Se vi bezonas permesilon, vi ankaŭ povas uzi ĉi tiun tekston sub CC0 1.0 Universala: plena teksto (angle), resumo (esperante).