Pikniko okazas.
Jen tie jen ĉi tie herbo kreskas trans fenditaj ŝtonoj. Silentaj atestantoj de antikvaj epokoj ŝajnigas sin vojo. Tamen la vojo fakte kondukas nenien.
Ĉirkaŭe tri fortikaj ŝtonaj muroj altas je unu etaĝo. Ili superpendas vizitantojn, kaŝante ilin kontraŭ la mondo. La kvara muro estas la domo mem, kaj nur ĝi havas pordon.
Nenion alian oni povas vidi ĉi tie. Kaŝita loko por sekretaj aferoj, kiujn oni ial ne povas fari en la domo, sentigas malplenon kaj senkorpecon.
Violo kaj Aleksa staras en la korto malantaŭ la domo. Aleksa tenas du kusenojn en la manoj kaj havas kovrilon sur la ŝultro, kaj Violo portas malgrandan korbon kaj malfermitan notlibreton.
En la notlibreto Violo vidas multe da strangaj signoj. Konsistante el simplaj liniaj formoj kun diversaj vostoj, ili plej verŝajne estas literoj, tamen Violo ne scias, kiel ŝi povus legi ilin. Bonŝance sub ili estas preskaŭ kutimaj literoj en nekutimaj vortoj. Kun intereso Violo rigardas ilin.
— Tio ne aspektas kial magiaĵo al mi, kio estas tio? — Violo ne scias multon pri magio, tamen en la teksto certe ne sentiĝas magio. Ŝi scias tion, iel.
— Likoriso ne estis magiisto, tamen tio estas pasvorto por certa magiaĵo. Ĝi ne funkcias, kiam mi legas ĝin. Eble ĝi funkcios por vi.
— Kaj se ne?
— Tiam ni piknikos sur tiuj ŝtonoj, — respondas Aleksa, gaje svingante kusenojn.
— Nu, bone, — diras Violo kaj eklegas. — lupa pi tenpo suno sin awen o open e sina.
Komence nenio okazas, kaj Violo eksentas tiun senton, kiu aperas, kiam oni parolas sensencaĵon dum io grava. Tamen baldaŭ sen bruo aŭ brilo aperas io. Ĝi aspektas kiel ortangula truo en realo sen fosto aŭ io ajn, kion pordoj kutime havas, tamen ĝi vere estas pordo ien. Magia pordo. Trans ĝi Violo vidas grandan solan kverkon sur fono de hela kaj tute sennuba ĉielo kaj malaltan herbon apude.
— Ho! — ĝojas Aleksa kaj tuj ĵetas kusenon tra la pordo. La kuseno flugas sen incidento kaj falas sur herbon. Poste la dua kuseno atingas la alian flankon en la sama maniero. — Aspektas, ke ĝi bone funkcias.
— Evidente jes, tamen kio troviĝas tie?
— La plej bona loko por matena pikniko! Ĉu vi estas preta?
— Se ĝi ne estas danĝera…
— Plej verŝajne neniu loko en la urbo estas malpli danĝera, ol ĝi. Sekvu min, Violo, — Aleksa certigas Violon kaj senprokraste eniras en la pordon.
Sen incidento ŝi trapasas en alian lokon kaj sidiĝas sur kusenon, rigardante al Violo.
— Nu, — nur diras Violo kaj tuŝas la pordon per la korbo, kaj poste eniras.
Dum momento sonoj ne ekzistas en la mondo. Eble la mondo mem ne ekzistas. Aŭ eble ne tute ekzistas, almenaŭ ne ĉi tie. Starante en ĉerka silento de la mezo de neesto subite Violo aŭdas tiktakon. Tik-tak. Ĝi sonas ordinare, tamen tute malkonvene. En la sekva momento Violo eliras el la pordo kaj ĉio normalas, sed nenio tiktakas.
Violo staras sur la supro de monteto. La granda maljuna kverko, kiu staras iom malproksime, aspektas tute ordinare. Tamen ĉio alia…
La monteto mem sentiĝas alta, tamen kiam Violo rigardas malsupren, ŝi povas klare vidi ĉiun herbeton. Pro nekonata kialo nekonataj herboj, kiuj kovras la monteton, havas la saman malaltan alton, tamen ekster la monteto mem herboj kreskas pli kaj pli alte. La plej malproksimaj ŝajnas arboj. Kelkaj el ili floras per grandaj purpuraj floroj.
Kvankam la ĉielo havas nek nubojn, nek la sunon, tamen matena lumo ekzistas ĉi tie. Nenio radias ĝin, ĝi simple vivas memstare. Kaj la agrabla vento…
— Bonvenon, — post kiam Aleksa kovris parton de la tero per la kovrilo, ŝi solene ĉesigas violan rigardadon — en la plej bonan lokon por matena pikniko!
Surterigante la korbon, Violo trovas kusenon kaj sidiĝas sur ĝin.
— Vi jam nomis ĝin tiel. Ĉu ĝi havas la veran nomon?
— Certe! Tamen mi ne scias ĝin, — respondas Aleksa, eligante el la korbo varmobotelon kun nigra teo, du tasojn, ovopanojn kaj ĉokoladon. Ŝi malfermas la varmobotelon kaj atendas, kiam Violo prenas tason. Poste Aleksa verŝas varmegan teon en ĝin.
Violo enspiras la aromon…
— Pri kio vi pensas?
— Ha?.. — Violo eliĝas el pensado. Aŭ pli vere el senpensado. — Tio eble eksonos strange, tamen pri nenio. Tio ne ofte okazas. — Ŝi elspiras kaj ektrinkas la teon.
— Ho, — Aleksa ridetas. — Nu, la loko certe estas mirinda!
— Certe…
En kvieto ili trinkas kaj manĝas malrapide, dum malforta vento karesas ilin. Kun vento venas delikataj floraj aromoj, eble de malproksimaj florarboj, kiuj nun ŝajnas rozkoloraj…
— Hm-m… Do kial kaj kiam vi decidis, ke vi volas esti mia edzino, Aleksa?
Se vi bezonas permesilon, vi ankaŭ povas uzi ĉi tiun tekston sub CC0 1.0 Universala: plena teksto (angle), resumo (esperante).