tennoseremel: (Fuka - surprised)
[personal profile] tennoseremel
Violo kaj Aleksandrases' ekkonas amuzajn faktojn unu pri la alia.

Violo kaj Aleksandrases' sidas ĉe la tablo, trinkante teon. Atmosfero en la kuirejo estas surprize trankvila, malgraŭ la situacio.

— Do, ĉu tio estis magio? — la voĉo de Violo sonas tiel, kvazaŭ nenio stranga okazis.

— Mi esperis alian reakcion, — respondas Aleksandrases', disvolvante bombonon. — Nu, nur homoj povas uzi magion, do tio vere ne estis magio.

— Mi esperis alian reakcion pri mia supo, — rimarkas Violo iomete nekontente.

— La supo estis agrable akra kaj vigliga, kaj mi ankoraŭ ŝatas viandon, do la supo estis la plej bongusta manĝaĵo, kiun mi manĝis en ĉi tiu monato, — Aleksandrases' tuje trovas respondon kontraŭ la atako.

— Bone, hodiaŭ tio sufiĉas, — ŝajnige serioze diras Violo.

Aleksandrases' donacas alian ĉarman rideton al Violo, sed diras nenion.

— Do-o, kia diferenco ekzistas inter magio kaj «nemagio»?

— Dirante simple, magiistoj similas al kodrompistoj, kaj demonoj, hm, al juristoj, mi supozas, — respondas Aleksandrases' enpense.

— A ha… — Violo enpensiĝas.

Dum la silento Aleksandrases' manĝas disvolvitan bombonon. Verdire ĉi tiuj bombonoj estas ŝiaj plej ŝatataj bombonoj, sed ŝi ne diros tion al Violo. Almenaŭ hodiaŭ. Anstataŭ ŝi diras:

— Violo, ni volis paroli pri vi, ĉu ne?

— Mi memoras nenion similan, — tuj vigliĝas Violo. — Sed ni povas fari tion. Respondo kontraŭ respondo.

— Tio estas justa, mi supozas.

Violo pensas por nelonge kaj poste serioze demandas:

— Ĉu vi havas voston?

— Kion?

— Voston.

Komence silento ekpendas en la aero, sed jam post unu momento Aleksandrases' ridas.

— Ne, mi ne havas voston, Violo.

— Ĉu vere? — Violo ne estas tute certa.

— Jes, — respondas Aleksandrases'. — Ĉu vi volas provi tion? — subite aldonas ŝi.

— E… — tio surprizas Violon. — Ne, mi kredas vin.

— Via perdo, — Aleksandrases' donacas alian rideton al Violo. — Do mia demando estas… Kion vi ŝatas?

— Hm… Librojn, katojn, bongustaĵojn, skarpojn, piĵamojn, robotojn, nelaboron, silenton, banadon kaj, eble, aliajn aferojn, pri kiuj mi ne memoras nun. Ĉu vi vidis min antaŭ antaŭhieraŭo?

— Mi vidis kelkajn viajn fotografaĵojn, jes. Kial vi ŝatas piĵamojn tiel forte?

— Verŝajne ĉar ili estas agrablaj kaj oportunaj. Foje mi eĉ sonĝis pri amuza urbo, kie preskaŭ ĉiuj estis vestitaj per piĵamoj. Kio vi estas?

— Oficiale mi estas advokato, se vi demandas pri tio, sed verdire mi ne volas paroli pri tio tiam, kiam mi ripozas. Kiel demono mi studas animojn. Kiamaniere mi povas kontakti vin de fore?

Post tio ili interŝanĝas tujmesaĝilajn adresojn. Violo daŭrigas:

— Ĉu vi ludas videoludojn?

— Mi ludas nur dudimensiajn batalojn. Ĉu vintro aŭ somero?

— Somero. Ĉu vi ĉiam vestas vin per la samaj vestoj?

— Mi havas po dek identaj supervestoj por ĉiu sezono. Miaj subvestoj havas diversajn kolorojn, sed, kompreneble, vi ne povas vidi tion. Kian koloron vi preferas por subvestoj?

— Nigran koloron, kompreneble. Pri kio vi revas?

— Mi revas pri unu piĵama maniulino.

— Tio ne estas revo, vi nur bezonas mian animon, — duonŝerce diras Violo.

— Malvero, mi volas ne nur la animon, — trankvile respondas Aleksandrases'.

— Tio sonas pli bone kaj pli malbone samtempe.

Aleksandrases' nur montras sian langon, sed ne respondas al tio. Ŝi anstataŭ demandas:

— Ĉu vi havas grandan vivcelon?

— Mi ne havas, mi supozas. Mi faras multe da aferoj, kiujn mi ŝatas, kaj tio sufiĉas. Min ĵus vizitis penso: ĉu vi loĝas proksime?

— Verdire mi estas via najbaro. Ĉu vi jam volas konatiĝi kun miaj gepatroj?

— Ne, mi ankoraŭ ne volas.

— Domaĝe! — ŝajnige vespiras Aleksandrases'. — Tamen tio ne gravas, mi supozas.

Tiumaniere ili interparolas ĝis la bolkruĉo malpleniĝas. Post tio Aleksandrases' ĝisrevidas.

Legi en AO3

Se vi bezonas permesilon, vi ankaŭ povas uzi ĉi tiun tekston sub CC0 1.0 Universala: plena teksto (angle), resumo (esperante).