Nigra lotuso
2025-Nov-29, Saturday 13:52Mi finfine publikigas informon pri roluloj de la kosmoŝipo «Nigra lotuso». Eble mi ion verkos kun ili, tamen mi ne scias kiam. Eble iu alia verkos… 😅
Mondo: originala verko.
Permesilo de la teksto: CC0 1.0 Ĝenerala.
La bildoj de la aspektoj ne estas haveblaj sub liberiga permesilo, ĉar mi ne havas monon por tio.
Brendano Raigo
Brendano Raigo (angle: Brendan Raëgo)
Kaŝnomo: Ravo (angle: Rave)
Rolo: ŝipestro
Speco: gene modifita homo
Aĝo: 35
Sekso: viro
Alteco: 165 cm
Haroj: nigraj
Okuloj: brunaj
Scipovoj: teĥnikkontrola potenco, kunsentemo
Aspekto: https://www.deviantart.com/ereyz/art/Rave-Character-design-815839781 de Ereyz.
«Ĉu vi bezonas iun, sur kiun vi povas meti kulpon pro elektoj, kiujn vi devas fari? Mi prenas ion de vi responde kontraŭ tio.»
La estinteco de Brendano estis relative trankvila ĝis la tago, kiam Vaneso laŭlitere falis sur lian tablon en malgranda kafejo…
Kutime Brendano estas trankvila kaj kvieta, tamen firme senkompata, kiam li devas fari elekton. Tio estas la kialo, pro kiu la ŝipanaro elektis lin sur vakan rolon de ŝipestro, ĉar neniu volis la ŝarĝon. Komence Brendano ankaŭ ne volis, sed ĝi finfine okazis ne tiel malfacila, kiel li timis.
Brendano pli‐malpli estas bona persono, sed li havas proprajn ideojn pri la signifo de «bono».
Vaneso atendas, ke Brendano ĉiam subtenos ŝin, kaj tio vere estas tiel. Tamen subteni kaj fari ĉion, kion oni diras, ne samas.
Rilatoj
- Amikoj: Aliso.
- Koramikoj: Vaneso, Meliso.
Konduto
- Brendano kutime evitas uzi nomojn, se eblas; esceptinte paroladojn kun koramikoj, kiam la tempo estas bona. Tamen kaŝnomoj ne problemas.
- Por Brendano la ŝipanaro kaj la ŝipo ĉiam estas pli gravaj, ol tasko, mono kaj eksteruloj.
- Kiam Brendano parolas al aliaj, li kondutas sufiĉe neŭtrale, tamen al la proksimuloj li povas reagi alie. De tempo al tempo Brendando sentas, ke malfacilas tiom multe interagi kun ĉiuj pro la rolo de ŝipestro.
Vaneso Levelino
Vaneso Levelino (angle: Vanessa Llewellyn)
Kaŝnomo: Sino (angle: Sin; akada nomo de luna dio de babilonaj mitoj)
Rolo: vicŝipestro
Speco: besthomo (kato)
Aĝo: 35
Sekso: virino
Alteco: 170 cm (sen la oreloj)
Haroj: ruĝaj
Okuloj: brunaj
Scipovoj: elektronika batalado, pugna magio
Aspekto: https://www.deviantart.com/ereyz/art/Sin-Character-design-820262908 de Ereyz.
«Ne gravas, kiu estas ŝipestro ĉi tie, ĉar ĉiu scias, kion fari. Tamen al mi eble plaĉos, se tio estos vi.»
Vaneso naskiĝis forfore en besthoma familio. Ŝi peneme trejnis siajn korpon kaj menson, kaj kiam ŝi estis preta, ŝi ekvojaĝis. Ĉiam strebante trovi novajn lokojn por esplori ilin, ŝi estas forta kaj bonkora.
Ekzistas tiom multe da interesaĵoj en la universo, do iufoje ŝajnas al Vaneso, ke ŝi bezonas pli da horoj en tagoj.
Brendano opinias Vaneson egala al si. Ĉarma, inspira, forta kaj tro brava. Ili dividas longan historion kaj sen ŝi Brendano ne estus tie, kie li estas nun. Inkluzive rolon de ŝipestro, kiu estas bona kaj malbona samtempe. Tamen eta provo neniam doloras iun. Eble.
Rilatoj
- Amikoj: Ĝeko, Meliso, Julio.
- Koramikoj: Majo, Aliso, Brendano.
Konduto
- Kiam maltrankviligaj sentoj venas al Vaneso, al ŝi ne plaĉas paroli pri ili.
- Vaneso estas sufiĉe vasthorizonta.
- Vaneso ne ŝatas politikon.
- Vaneso fidas scipovojn kaj forton de Majo. Ili trejniĝas kune.
- Vaneso admiras la meĥanikan katon de Julio, malgraŭ ke ĝi ankoraŭ ne estas preta.
Majo
Majo (angle: Maya)
Kaŝnomo: Juĝisto (angle: Judge)
Rolo: juristo
Speco: homo
Aĝo: 29
Sekso: virino
Alteco: 168 cm
Haroj: blankaj (mallongaj)
Okuloj: grizaj
Scipovoj: kosma leĝaro, kugla baleto
Aspekto: https://www.deviantart.com/ereyz/art/Maya-828964130 de Ereyz.
«Kio okazis, Vaneso? Ĉu mi povas helpi pri io?»
Kiam Majo aĝis kvin jarojn ŝi grave malsaniĝis, do la gepatroj faris klonon de ŝi, ĉar oni opiniis la malsanon nekuracebla. Malgraŭ ĉio Majo ja restis viva kun la helpo de novega nanoteĥnikaĵo. Tamen ili devis kaŝiĝi, do ŝia «malpli aĝa fratino» estis ŝia sola amiko dum longa tempo. Tio faris ilin tre proksimaj.
Rilatoj
- Amikoj: Ĝeko.
- Koramikoj: Aliso, Vaneso.
Aliso
Aliso (angle: Alice)
Kaŝnomo: Malico (angle: Malice)
Rolo: talismanulo
Speco: homo
Aĝo: 24
Sekso: virino
Alteco: 168 cm
Haroj: blankaj (ĝis la talio)
Okuloj: grizaj
Scipovoj: lerta mensogado, kodrompado, fortoŝildoj
«Ridetu al mi, tio estas ĉio, kion mi bezonas…»
Aliso estas la klono de Majo. Ŝi estas gaja, vigla kaj karesema. Ŝi opinias Sinon speciala ekzistaĵo, kio faras Sinon la dua persono, kiun Aliso honoris tiel.
Kion Aliso diras al vi, eble estas mensogo, sed ĝi certe estas ĉarma. Ŝi estas tute honesta nur kun sia «fratino» kaj Vaneso.
Brendano estas sufiĉe amikema kun Aliso, kvazaŭ kun bona kaj petolema malpli aĝa fratino. La fakto, ke tiu «malpli aĝa fratino» nun aĝas dudek kvar jarojn, neniam vizitis lian menson.
Facilas al Vaneso interparoli kun Aliso pri ĉio grava kaj malgrava.
Rilatoj
- Amikoj: Meliso, Akuemielo.
- Koramikoj: Majo, Vaneso.
Meliso Rejto
Meliso Rejto (angle: Melissa Wraith)
Kaŝnomo: Kalio (angle: Kali)
Rolo: ĥirurgo
Speco: vivroboto
Aĝo: 21
Sekso: virino
Alteco: 160 cm
Haroj: nigraj
Okuloj: bluaj
Scipovoj: homkorpa scienco, klingoj, pafiloj, ŝtelirado
«Mi postulas brakumojn, ŝipestro.»
Meliso estis kreita kiel filino de modere riĉa ekslusoldato. Kiam ŝi venis en sian novan hejmon, la patro jam estis mortigita. Poste ŝi forkuris, havante sufiĉan monon pro tio, ke ŝi laŭleĝe ja estas la filino.
Meliso estas pasia homo, sed ŝi ne povas bone esprimi siajn sentojn. Se necesas, ŝi petas konsilon de Aliso aŭ Vaneso.
Brendano agas zorgema pri Meliso, tamen kutime ŝi mem estas pli ol kapabla gardi sin kaj la aliajn. Almenaŭ en batalo.
Rilatoj
- Amikoj: Aliso, Vaneso.
- Koramikoj: Brendano.
Konduto
- Meliso estas singardema. Kutime ŝi ne agas sub influo de momento.
- Meliso preferas praktikajn vestojn kontraŭ la laŭmodaj.
Ĝeko Foliero
Ĝeko Foliero (angle: Jack Foliera)
Kaŝnomo: Grando (angle: Grand)
Rolo: kuiristo
Speco: homo
Aĝo: 76
Sekso: viro
Alteco: 173 cm
Haroj: brunaj
Okuloj: grizaj
Scipovoj: historio, sociaj rilatoj
«Kaj ne nomu min ‹avĉjo›.»
Malgraŭ la vera aĝo, Ĝeko aspektas ne pli ol tridek jarojn aĝa. Nuntempe genscienca terapio estas sufiĉe facile havebla, tamen dum la tempo de lia juneco ĝi estis ege multekosta. La solvo estis estimata tradicio, kiun oni nomas kontrabando. Manĝaĵon, maŝinojn, iam eĉ altteĥnikajn, ĉion, kion li povis pravigi al si. Tio funkciis bone dum kelka tempo, kaj poste li eksiĝis. Ĝis la tempo, kiam li eksciis pri sia nekonata filino.
La malnova kosmoŝipo de Ĝeko nomiĝis Fina miraklo. Ĝia AI, Miro, estas instalita en Nigra lotuso kiel helpa sistemo.
Rilatoj
- Amikoj: Benedikto, Majo, Vaneso, Akuemielo.
Malkaŝaĵo
Montri
Ĝeko estas avo de Majo, sed ambaŭ ne scias pri tio.
Benedikto Dorno
Benedikto Dorno (angle: Benedict Thorne)
Kaŝnomo: Natriko (latine: Natrix)
Rolo: vojkontrolisto
Speco: homo
Aĝo: 38
Sekso: viro
Alteco: 169 cm
Haroj: nigraj
Okuloj: verdaj
Scipovoj: venenoj, traktado
«Ĉu vi volas teon?»
Benedikto estas bonanima, ĝentila kaj danĝera. Li estas eksa ŝtata oficisto de tersimila planedo, kiu estas neŭtrala komerca centro. De tempo al tempo la laboro estis postulema, sed bona ĉiuokaze.
Poste loka korporacio ekpensis, ke ĝi havas avantaĝan pozicion, kaj kulpigis lin pri kunlaboro kun Tera Federacio. La sekvan tagon la ĉefa atestanto mortis pro koratako kaj la tuta direktoraro estis kruele mortigita ĝuste en la centra oficejo.
La juĝafero de Benedikto estis fermita pro manko de pruvoj, sed li devis eksiĝi. Benedikto ankoraŭ interesiĝas, kiu reguligis kontojn kun malsaĝuloj de la direktoraro.
Benedikto ne kredas, ke lia amiko kaj la antaŭa ŝipestro Mikaelo mortis.
Rilatoj
- Amikoj: Ĝako, Aleksandro.
Konduto
- Benedikto praktikas la ideon, ke oni fidu, sed provu.
Aleksandro Ajnondo
Aleksandro Ajnondo (angle: Alexander Ainond)
Kaŝnomo: Nulo (angle: Null)
Rolo: inĝeniero
Speco: homo
Aĝo: 33
Sekso: viro
Alteco: 169 cm
Haroj: brunaj
Okuloj: brunaj
Scipovoj: malfunkciigado, elektroscienco
«…»
Estintece Aleksandro estis korporacia malriparisto. Iufoje tio signifis eksplodigojn, iufoje aferoj estis pli delikataj. Pli ofte li sukcesis, kaj pago tiam estis bonega.
Post preskaŭ dek jaroj Aleksandro eksiĝis, ĉar li ne volis esti korporacia hundo la tutan vivon, eĉ kun ora ĉirkaŭkolo. Libera vivo estis bona dum ĉirkaŭ duonjaro. Kaj poste… Nenio.
Kion ajn Aleksandro faris, ĝi plu ne tuŝis lian koron. Li ne havis rilatojn ekster korporacia vivo: li ne havis familion, ĉar li estis orfo; kaj li vere ne povis proksimiĝi al aliaj, malfidante ĉiujn. Li estis preta renkonti malnovajn korporaciajn malamikojn, sed eĉ ili neniam venis.
Tamen Aleksandro ja ne volis reveni, do li decidis forlasi la planedon esperante, ke tio eble ŝanĝos ion. Kiel pasaĝero de Nigra lotuso li vizitis kelkajn sistemojn, sed tio ne helpis. Tamen ja helpis vojaĝado en ĉi tiu kosmoŝipo kun ĝiaj homoj. Mikaelo, kiu ŝajne havis ĉion, kion Aleksandro ne havis, iĝis lia unua vera amiko.
Aleksando nun opinias la ŝipanaron familio.
Rilatoj
- Amikoj: Benedikto, Julio.
Konduto
- Aleksandro kutime estas kvieta persono.
Julio Istio
Julio Istio (angle: Yulia Isti)
Kaŝnomo: Cezaro (angle: Caesar)
Rolo: inĝeniero
Speco: homo
Aĝo: 30
Sekso: virino
Alteco: 174 cm
Haroj: blondaj (mallongaj)
Okuloj: oranĝaj
Scipovoj: robota scienco, fotografio
«Ek al la batalo, mia nobla armeo!»
Tera Federacio ĉiam serĉas tersimilajn planedojn por kolonii por kriza okazo de amasa migrado. Julio naskiĝis sur unu de tiaj planedoj en familio de unuaj kolonianoj.
Robotoj ĉiam apudis Julion, kaj ŝi opiniis ilin interesegaj, tamen iliaj artefaritaj intelektoj estis tre limigitaj, specialigitaj. Ili interesiĝis preskaŭ pri nenio ajn krom tio, kion ili devas fari, kaj komunikiĝis nevolonte. Al Julio ili ŝajnis grandaj meĥanikaj katoj.
Julio havas pli aĝan fraton kaj fratinon hejme. Ŝi komunikiĝas kun ili unufoje en ĉiu unu aŭ du semajnoj per superluma komunikilo.
Nuntempe Julio volas krei veran meĥanikan katon, sed pli malgrandan. Ĝia korpo estas preta, do ŝi bezonas nur taŭgan artefaritan intelekton.
Rilatoj
- Amikoj: Akuemielo, Aleksandro, Vaneso.
Akuemielo Egurato
Akuemielo Egurato (angle: Akuemiel Egurat)
Kaŝnomo: Diablo (angle: Devil)
Rolo: inĝeniero
Speco: homo?
Aĝo: 26
Sekso: virino
Alteco: 163 cm
Haroj: violaj
Okuloj: ruĝaj
Scipovoj: superlumaj motoroj, piano
«En kosmo kiam oni vekiĝas, tiam estas mateno.»
De kie venas ĉi tiuj diabla rideto kaj akra intelekto Akuemielo ne diras. Mikaelo konatigis la ŝipanaron kun ŝi antaŭ kelkaj jaroj, kiam Nigra lotuso vizitis planedon ĉe limo de konata universo. Brendano kaj Ĝeko suspektis, ke ŝi estas filino de Mikaelo. Meliso supozis, ke ŝi estas vivformo de artefarita intelekto. La konjekto de Aleksandro estis, ke ŝi estas sekreta projekto de Tera Federacio. Benedikto opiniis, ke ŝi estas sekreta projekto de Mikaelo mem. Tiun tagon ili ridis bone.
Akuemielo malofte interesiĝas pri la mondo ekster Nigra lotuso, sed ŝi ŝajne estas absorbita de kosmo.
Rilatoj
- Amikoj: Julio, Aliso, Ĝeko.
Nigra lotuso
Nigra lotuso
Nigra lotuso estas kosmoŝipo.
Speciala ilaro
- superluma motoro HRSC‐3X;
- ŝildoestigilo, klaso Titano, modela numero nekonata;
- kontraŭraketaj memagaj pafiloj SHRD‐R;
- atestita modulo por genscienca terapio.
Spaco
- Homoj: 40.
- Ŝarĝo: 200.