Pli da sonĝoj

2025-Dec-06, Saturday 20:18
tennoseremel: (Default)
[personal profile] tennoseremel

En la unua hodiaŭa sonĝo mi eksciis, ke en sonĝoj mi ankoraŭ uzas mian malnovan telefonan numeron. Lastfoje mi uzis ĝin en reala mondo antaŭ kelkaj jaroj. Mi eĉ ne memoras kiam. Amuze!

En la dua iuj homsimilaj estaĵoj atakis la domon. Mi ankaŭ povis teleporti min trans mallongaj distancoj. Krom tio ĉi tiu sonĝo ne havis ion ajn interesan.

La mondo de la tria sonĝo iom similis al la mondo de La kronikoj de Ambero, do ekzistis la vera mondo kaj aliaj ombraj mondoj. En tiuj ombraj mondoj vivis la samaj homoj, sed ili ne estis plenaj en iu nekomprenebla senco. Virino el la vera mondo serĉis kaj trovis min, tamen mi tie estis nur ombra versio de vera mi. Ŝi foriras, sed tuj poste min trovis ŝia ombra versio… Tre amuza kaj stranga sonĝo!