Hodiaŭ mi sonĝis, ke Infero kaj Ĉielo estas korporacioj. Mi kaj virino M. estis gardistoj de dektrijaraĝa filino de la ĉefo de Infero. Diference de M., mi ne havis iujn superpovojn, do mi ne scias, kial mi ankaŭ estis gardisto, tamen ili certe parolis kun mi kiel kun iu konata.
Stranguloj, kiuj verŝajne estas malamikoj, ekaperis. Ni devis kaŝe eskapi el alta konstruaĵo, kiu estis bazo de Infero. Tre alta. Altega! Feliĉe ĝi havis sekretajn liftojn, unu el kiuj ni uzis. Ni amike interparolis dum preskaŭ la tuta malsupriĝo. Ĉu la filino ne sciis pri la danĝero? Eble.
Kiam ni finfine malsupriĝis, amuzis min, ke la malaltaj etaĝoj enhavis nur vendejojn. Ni eliris el la bazo senbatale kaj rapide forveturis. Kio okazis en la bazo post tio? Kien ni veturis? Ĉu ĉiu okazas laŭ la plano? Ĉu la filino estas la sola infano de la ĉefo? Rigardu en aliaj sonĝoj! Eble.